Konstitucija: Esperanto (EO)
Užupio Respublikos Konstitucijos tekstas: Esperanto.
Credits: Užupio fotoarchyvas
KONSTITUCIO DE UŽUPIS (TRANSRIVERO)
Constitution of the Republic of Užupis — Esperanto
- La homo havas rajton loĝi apud la rivereto Vilnelė, kaj Vilnelė flui apud la homo.
- La homo havas rajton por varma akvo, dumvintra hejtado kaj por tegola tegmento.
- La homo havas rajton morti, sed tio ne estas lia devo.
- La homo havas rajton erari.
- La homo havas rajton esti ununura.
- La homo havas rajton ami.
- La homo havas rajton esti neamata, sed ne nepre.
- La homo havas rajton esti negrava kaj nekonata.
- La homo havas rajton pigri aŭ nenion fari.
- La homo havas rajton ami kaj protekti katon.
- La homo havas rajton zorgi pri hundo ĝis la fino de unu el ili.
- La hundo havas rajton esti hundo.
- La kato ne devas ami sian mastron, sed dum malfacila minuto devas helpi al li.
- La homo havas rajton iam ne scii, ĉu li havas iujn devojn.
- La homo havas rajton dubi, sed tio ne estas lia devo.
- La homo havas rajton esti feliĉa.
- La homo havas rajton esti malfeliĉa.
- La homo havas rajton silenti.
- La homo havas rajton kredi.
- La homo ne havas rajton perforti.
- La homo havas rajton konscii sian mizerecon kaj majestecon.
- La homo ne havas rajton atenci eternecon.
- La homo havas rajton kompreni.
- La homo havas rajton nenion kompreni.
- La homo havas rajton esti de diversaj naciecoj.
- La homo havas rajton festi aŭ ne festi sian naskiĝtagon.
- La homo devas rememori sian nomon.
- La homo povas disdonadi tion, kion li posedas.
- La homo ne povas disdonadi tion, kion li ne posedas.
- La homo havas rajton havi gefratojn kaj gepatrojn.
- La homo povas esti libera.
- La homo respondecas pri sia libereco.
- La homo havas rajton plori.
- La homo havas rajton esti nekomprenita.
- La homo ne havas rajton por pli posta faro.
- La homo havas rajton por esti privata.
- La homo havas rajton havi neniujn rajtojn.
- La homo havas rajton ne timi.
- Ne venku.
- Ne sindefendu.
- Ne cedu.
Source: Esperanto Konstitucio de Uzupis.txt (identical to esperantiška UZ konstitucija.txt)